Muzeo de Moderna Arto de San-Francisko | |||||
---|---|---|---|---|---|
San Francisco Museum of Modern Art | |||||
museum of modern art (en) muzeo neprofitcela organizaĵo eldonejo arta muzeo | |||||
Lando | Usono vd | ||||
Situo | San-Francisko | ||||
Adreso | 151 Third Street | ||||
Poŝtkodo | 94103 | ||||
Arkitekto(j) | Mario Botta • Snøhetta vd | ||||
Estiĝo | 1935 | ||||
Malfermo | 1935 | ||||
Estro | Neal Benezra (Direktoro) Robert J Fisher (Prezidanto) | ||||
Direktoro | Grace Morley • John R. Lane • David A. Ross • Neal Benezra | ||||
Koordinatoj | 37° 47′ 9″ N, 122° 24′ 4″ U (mapo)37.7858-122.401Koordinatoj: 37° 47′ 9″ N, 122° 24′ 4″ U (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 650 000 | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.sfmoma.org | ||||
La San-Franciska Muzeo de Moderna Arto (angle San Francisco Museum of Modern Art, akronime konata SFMOMA) estas artmuzeo por moderna arto (t.e. de arto ekde la 1860-aj jaroj) kaj orientilo de San-Francisko, Usono. La muzeo estas prizorgita fare de neprofitcela organizaĵo kaj havas internacie agnoskitan kolekton de moderna kaj nuntempa arto. La kolektoj de la muzeo inkluzivas pli ol 33,000 verkojn de pentrarto, skulptaĵo, fotarto, arkitekturo, dezajno kaj amaskomunikila arto. La verkoj estas ekspoziciitaj en spachaloj de proksimume 16,000 kvadrataj metroj, igante la muzeon unu el la plej grandaj en Usono kaj inter la plej grandaj en la mondo por moderna kaj nuntempa arto [1][2][3].
La nuna konstruaĵo de la muzeo estis malfermita en 1994 kaj estis dezajnita fare de la svisa arkitekto Mario Botta. Ĝi fermiĝis en 2013 por ampleksa vastiĝo, dezajnita fare de la norvega arkitektura firmao Snøhetta [4], kaj remalfermis en majo 2016 [5]. La vastiĝo pli ol duobligis la ekspoziciejon de la muzeo kaj permesis al SFMOMA ekspozicii vastigitan kolekton, aldone al la "Doris kaj Donald Fisher kolekto de nuntempa arto" [6].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search